top of page
Ĉi tiu paĝo estis aŭtomate tradukita de Google Translate
Ŝildo-Metiejo

22-09-02 10:00
-
22-09-04 14:00
Je la semajnfino de 2a ĝis 4a de septembro ni renkontiĝos en la
Esperanto-Stacio en Halbe apud Berlino kaj faros ŝildojn por la stacio.
Ni uzos diversajn interesajn teknikojn por fari kvarlingvajn ŝildojn el
ligno kaj vitro kun helpo de vektor-bazita tranĉdesegnilo, farboj kaj
vinilfolio. Eblos ankaŭ uzi la maŝinon por krei proprajn ŝildojn kaj
artaĵojn, inkluzive de t-ĉemizoj.
Se vi volas sperti ĝuigan semajnfinon en kreema etoso, helpi beligi
Esperantan ejon kaj lerni kiel uzi tranĉdesegnilon por realigi viajn
projektojn, bonvenon en Halbe!
bottom of page